Tornado en suda Moravio | |
---|---|
Municipo Hrušky kun preĝejo de sankta Bartolomeo unu tago post la ekstrema ŝtormo kun la tornado | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
Loko | distrikto Břeclav kaj distrikto Hodonín |
Speco de evento | tornado de forto IF4[1] |
Dato | ~19:20 horo la 24-an de junio 2021 |
Mortintoj | ~6 |
Vunditoj | 200 |
Tra municipoj sur dislimejo de Břeclavio kaj Hodonínio en suda Moravio ĵaŭde la 24-an de junio 2021 ĉirkaŭ la 19.20 horoj vespere trairis ekstrema ŝtormo kun hajlado kaj tornado. Kritike trafitaj estis 7 municipoj, plej multe damaĝitaj estis municipoj Moravská Nová Ves, Mikulčice, Hrušky kaj Lužice. Temis pri eŭropa tornado kun la plej granda kvanto de viktimoj ekde la jaro 2001 kaj samtempe ĝis tiu tempo plej forta kaj la plej morta meteorologia evento en Eŭropo en la jaro 2021.
La vojo de la tornado estis 26 kilometrojn longa kaj 2800 metrojn larĝa.